Vizitu Forumon

Rusio konstatis morton de 96 homoj en kraŝo de pola aviadilo

(GMT+08:00) 2010-04-11 13:00:13

Frumatene de la 11-a de aprilo laŭ la loka tempo en aerodromo de la rusa urbo Smolensk rusa ĉefministro Vladimir Putin anoncis, ke entute 96 homoj mortis en la kraŝo de aviadilo de pola prezidento. Li diris, ke Rusio plenforte helpos familianojn de la mortintoj.

La 10-an de aprilo, aviadilo de pola prezidento Lech Aleksander Kaczynski, kiu veturis de Varsovio al la rusa urbo Smolensk, kraŝis, kiam ĝi estis surteriĝanta proksime al la armea aerodromo de Smolensk. Poste rusa ministro pri urĝa situacio Sergej Sojgu diris al raportistoj en la okazejo, ke entute 97 homoj mortis en la kraŝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto