Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun japana ĉefministro Hatoyama Yukio

(GMT+08:00) 2010-04-13 09:33:33

La 12-an de aprilo en Vaŝingtono ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun japana ĉefministro Hatoyama Yukio.

Hu Jintao esprimis, ke jam venis la dua jardeko de tiu ĉi jarcento, la internacia kaj regiona situacio profunde ŝanĝiĝis, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio vizaĝas al nova ŝanco de disvolvo, tial la du flankoj devas kapti la favoran okazon por antaŭenigi la interrilatojn kaj altigi la nivelon de la strategiaj reciprokutilaj rilatoj.

Hatoyama Yukio konsentis kun Hu Jintao pri la opinio disvolvi la rilatojn inter la du landoj en nova situacio. Li esprimis, ke Japanio sincere esperas disvolvi la strategiajn reciprokutilajn rilatojn kun Ĉinio, kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por efektivigi principan komunan konsenton de la du landoj kaj fari la Orientan Ĉinan Maron tiu de amika kunlaboro kaj amikeco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto