Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun Viktor Yanukovich

(GMT+08:00) 2010-04-13 09:34:07

La 12-an de aprilo en Vaŝingtono ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun ukrajna prezidento Viktor Yanukovich. La du flankoj atingis komunan konsenton pri disvolvo kaj profundigo de la rilatoj de ĉiuflanka amika kunlaboro inter la du landoj.

Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio kaj Ukrajno estas bonaj amikoj kaj partneroj, kaj la tradicia amikeco inter la du popoloj havas longan historion; en la pasintaj 18 jaroj post la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj la interrilatoj sane kaj stabile disvolviĝis, la politika interfido senĉese pliiĝis, kaj kunlaboroj pri ekonomio, komerco, scienctekniko kaj spacflugo rikoltis riĉajn fruktojn; la du landoj komprenas kaj subtenas unu la alian, traktante internaciajn aferojn, kaj disvolviĝo de la interrilatoj portas al la du popoloj efektivajn interesojn.

Viktor Yanukovich esprimis, ke la rilatoj inter Ukrajno kaj Ĉinio jam venis al la nova ĉapitro; Ukrajno volas klopodi kune kun Ĉinio por plifortigi politikan dialogon kaj kontakton inter altranguloj, intensigi kunlaborojn pri ekonomio, komerco, altteknologio, aviado, spacflugo kaj konstruado de bazaj instalaĵoj, subteni kunlaboron inter entreprenoj de la du landoj, firmigi la tradician amikecon inter la du popoloj, kaj disvolvi plu la interrilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto