Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis monda pintkonferenco pri nuklea sekureco en Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2010-04-13 09:53:41

La 12-an de aprilo en Vaŝingtono inaŭguriĝis la monda pintkonferenco pri nuklea sekureco. Usona prezidento Barack Obama aranĝis vesperan bankedon en Konferenca Centro de Vaŝingtono por diverslandaj gvidantoj ĉeestantaj al la pintkonferenco.

Al la du-taga pintkonferenco ĉeestas gvidantoj de 47 landoj kaj respondeculoj de UN, Internacia Atom-Energia Agentejo, Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj kaj regionoj organizoj.

Laŭ tagordo de la pintkonferenco la 13-an de aprilo okazos plena kunveno por diskuti pri terorisma nuklea minaco, rimedoj de diversaj landoj kaj la internacia socio kontraŭ la minaco, kaj la rolo de Internacia Atom-Energia Agentejo por nuklea sekureco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto