Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis respektive kun usona, japana kaj ukrajna gvidantoj

(GMT+08:00) 2010-04-13 10:12:07

La 12-an de aprilo laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Vaŝingtonon. Ĉeestante al la monda pintkonferenco pri nuklea sekureco tie, li intervidiĝis respektive kun usona, japana kaj ukrajna gvidantoj.

Intervidiĝante kun usona prezidento Barack Obama, Hu Jintao diris, ke la monda ekonomio estas en la ŝlosila periodo de la plua revigliĝo; Ĉinio kaj Usono devas plifortigi la kunlaboron kaj kune protekti stabilecon de la internacia financa situacio. Barack Obama reasertis, ke Usono subtenas plu la politikon de unu Ĉinio, respektas la ŝtatan suverenecon, teritorian integrecon kaj kernajn interesojn de Ĉinio, kaj diskrete traktos sentemajn problemojn.

Intervidiĝante kun japana ĉefministro Hatoyama Yukio, Hu Jintao esprimis, ke jam venis la dua jardeko de tiu ĉi jarcento, la internacia kaj regiona situacio profunde ŝanĝiĝis, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio vizaĝas al nova ŝanco de disvolvo, tial la du flankoj devas kapti la favoran okazon por antaŭenigi la interrilatojn kaj altigi la nivelon de la strategiaj reciprokutilaj rilatoj.

Tiutage Hu Jintao intervidiĝis ankaŭ kun ukrajna prezidento Viktor Yanukovich. La du flankoj atingis komunan konsenton pri disvolvo kaj profundigo de la rilatoj de ĉiuflanka amika kunlaboro inter la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto