Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama

(GMT+08:00) 2010-04-13 11:05:28

La 12-an de aprilo en Vaŝingtono ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama. La du flankoj atingis gravan komunan konsenton pri la rilatoj inter la du landoj kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.

Hu Jintao elmetis kvin proponojn pri disvolvo de la rilatoj inter la du landoj en la sekva periodo: unue, la du landoj ĉiam persistu en la ĝusta direkto kaj firmpaŝe starigu per efektivaj agoj la partnerecon respondan al komunaj defioj; due, respektu unu la alian rilate al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj; Taiwan kaj aferoj rilataj al Tibeto koncernas kernajn interesojn de Ĉinio; Ĉinio esperas, ke Usono restu fidela al sia promeso kaj diskrete traktu tiujn ĉi problemojn por eviti denovan ĝeniĝon de la rilatoj inter la du landoj; trie, la du landoj tenu la kontakton inter altranguloj kaj inter diversnivelaj oficistoj; kvare, profundigu pragmatan kunlaboron; la ĉina flanko volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Usono en ekonomio, komerco, batalo kontraŭ terorismo kaj energio, kaj aktive disvolvi novan kunlaboron pri civila aviado; kaj kvine, la du landoj intensigu komunikadon kaj kunordigon inter si pri internaciaj kaj regionaj varmpunktaj problemoj kaj tutmondaj problemoj.

Barack Obama reasertis, ke Usono subtenas plu la politikon de unu Ĉinio, respektas la ŝtatan suverenecon, teritorian integrecon kaj kernajn interesojn de Ĉinio, kaj diskrete traktos sentemajn problemojn.

Parolante pri la irana nuklea problemo, Barack Obama diris, ke Usono volas solvi la problemon per diplomatiaj rimedoj, kaj esperas plifortigi la kunlaboron kun Ĉinio pri tio. Hu Jintao emfazis, ke Ĉinio esperas, ke diversaj flankoj intensigos plu diplomatian klopodon kaj serĉos la efikan vojon por solvi la problemon per dialogo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto