Vizitu Forumon

Okazas pintkonferenco pri nuklea sekureco en Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2010-04-13 22:28:56

La 13-an de aprilo okazas la pintkonferenco pri nuklea sekureco en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono. Al tiutaga plena kunveno ĉeestas gvidantoj de 47 landoj kaj respondeculoj de UN, Internacia Atom-Energia Agentejo, Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj kaj regionoj organizoj.

Laŭ la tagordo de la pintkonferenco, tiu ĉi kunveno diskutas ĉefe pri nuklea terorisma minaco, reagaj rimedoj de diversaj landoj kaj la internacia socio kontraŭ la minaco, kaj rolado de la Internacia Atom-Energia Agentejo por nuklea sekureco. En la kunveno ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris gravan paroladon, konigante la ĉinan politikon kaj praktikon en la problemo pri nuklea sekureco kaj elmetante la ĉinan porpledon pri la kunlaboro de la internacia socio en reago al la unua nuklesekureca defio.

Tio estas la uunafoje plurflanka kunveno speciala por la problemo pri nuklea sekureco, ĝi montras altan atenton de la internacia socio pri nuklea terorisma minaco kaj komunan deziron al plifortigo de internacia kunlaboro kaj alprenado de realaj rimedoj por garantii nuklean sekurecon. Laŭ la plano, la pintkonferenco publikigos komunikon kaj laborplanon ĉe la fermiĝo tiutage.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto