Vizitu Forumon

Hu Jintao publikigis paroladon rilate al defio de nuklea sekureco

(GMT+08:00) 2010-04-14 08:12:34

La 13-an de aprilo en Vaŝingtono, okazis plena kunveno de la Pinta Konferenco pri Nuklea Sekureco. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao partoprenis en la kunveno kaj publikigis paroladon. Li apelaciis al diversaj flankoj pluapaŝe firmigi komunan konon, per reciproka profito kaj komuna gajno, partopreni kaj intimigi kunlaborojn por trakti defion de nuklea sekureco, ĉiu-flanke akceli daŭrigeblan disvolviĝon kaj fari kontribuon al eterna paco kaj komuna prospero de la mondo.

En la parolado, Hu Jintao emfazis, ke plifortigi nuklean sekurecon konformas al konmunaj interesoj de diversaj landoj kaj bezonas komunan klopodon de diversaj flankoj.

Hu Jintao emfazis, ke Ĉinio alte atentas nuklean sekurecon, firme oponas kontraŭ nuklea disvastigo kaj nuklea terorismo, kaj faris serion da pozitivaj klopodoj rilate al tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto