Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun Angela Merkel

(GMT+08:00) 2010-04-14 08:18:55

La 13-an de aprilo en Vaŝingtono, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun germana ĉefministro Angela Merkel.

Hu Jintao esprimis, ke nuntempe bone disvolviĝas rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj la dulandaj ŝtatgvidantoj intime kontaktas. Sub komuna klopodado, la duflanka komercado daŭre kreskas, interŝanĝoj en kulturo, eduko, scienctekniko, justico kaj aliaj kampoj viglas, kaj la du landoj tenas kontakton kaj kunlaboron en gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj.

Angela Merkel esprimis, ke rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio bone disvolviĝas. Kvankam oni suferas atakon de internacia financa krizo, tamen la dulanda komercado ankoraŭ tenas kreskadon. Germanio volontas kune kun Ĉinio pliprofundigi kaj ekspluati la duflankajn komercajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto