Vizitu Forumon

Fermiĝis Pinta Konferenco pri Nuklea Sekureco en Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2010-04-14 08:35:30

La 13-an de aprilo en Vaŝingtono, fermiĝis la 2-taga Pinta Konferenco pri Nuklea Sekureco. La Konferenco publikigis komunikon kaj laborplanon kaj promesis redukti minacon de terorismo per respondeca ŝtata agado, daŭrigebla kaj efika kunlaboro kaj forta sekureca rimedo.

Ŝtatgvidantoj aŭ reprezentantoj de 47 landoj kaj respondeculoj de UN, Internacia Atom-Energia Agentejo, Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj kaj regionaj organizoj partoprenis en la plurflanka Pinta Konferenco.

La komuniko de la Pinta Konferenco diris, ke nuklea terorismo estas unu el la plej severaj defioj por internacia sekureco. Forta rimedo de nuklea sekureco estas plej efika vojo por preventi teroristojn, krimulojn kaj aliajn nerajtigitojn akiri nukleajn materialojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto