La 14-an de aprilo, en la gubernio Yushu de la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai, okazis la tertremo de 7,1 gradoj, sekve koncernaj departementoj de Ĉinio urĝe ekfunkciigis la 4-nivelan savan reagon kontraŭ la katastrofo, kaj ekspedis laborgrupojn kun diversaj bezonataj materialoj al lokoj plagitaj de la tertremo.
Laŭ informo, ĝis nun la tertremo jam kaŭzis la morton de 67 homoj kaj la falon de multaj loĝdomoj.