Vizitu Forumon

Hu Jintao forveturis de Vaŝingtono al Brazilio

(GMT+08:00) 2010-04-14 21:54:12

Antaŭtagmeze de la 14-a de aprilo laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉeestinte al la pintkonferenco pri nuklea sekureco, forveturis de Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono, al Brazilio, la ĉefurbo de Brazilo.

En la pintkonferenco pri nuklea sekureco, okazinta en Vaŝingtono, pri la internacia kunlaboro por reagi al defio de nuklea sekureco Hu Jintao elmetis kvin vidpunktojn, alvokante al diversaj flankoj reale plenumi ŝtatan promeson kaj devon; reale firmigi internacileĝan framon pri nuklea sekureco; reale plifortigi internacian kunlaboro pri nuklea sekureco; reale helpi al evoluantaj landoj altigi kapablon de nuklea sekureco; reale trakti la rilatojn inter nuklea sekureco kaj paca utiligo de nuklea energio. Ĉe paŭzoj en la pintkonferenco Hu Jintao ankaŭ intervidiĝis kun usona prezidento Obama, japana ĉefministro Yukio Hatoyama, ukrajna prezidento Viktor Yanukovitch kaj germana ĉefministro Angela Merker, kaj en la intervidiĝo ili venis al la komuna kono pri la duflankaj rilatoj kaj regionaj kaj internaciaj problemoj kune prizorgataj.

Antaŭ nelonge ĉina eksterafera vicministro Cui Tiankai esprimis, ke la vojaĝo de Hu Jintao al Vaŝingtono akiris gravan atingon. Post la pintkonferenco pri nuklea sekureco Ĉinio kaj diversaj flnakoj kune penos efektivigi la komunan konon kaj atingon akiritajn en la pintkonferenco.

Hu Jintao ĉeestos en Brazilo al la dua intervidiĝo de gvidantoj de Brazilo, Hindio, Rusio kaj Ĉinio kaj faros ŝtataferan viziton al Brazilo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto