Vizitu Forumon

589 homoj mortis en tertremo en Yushu, Qinghai

(GMT+08:00) 2010-04-15 09:04:46

Ĝis la 7-a horo de la 15-a de aprilo, la tertremo de 7,1 gradoj, kiu okazis la 14-an de aprilo en la provinco Qinghai, okcidenta Ĉinio, mortigis 589 homojn kaj vundis pli ol 8 000. Domoj de 15 000 familioj falis, kaj pli ol 100 000 suferintoj estos transloĝigataj.

Ĉina vicĉefministro Hui Liangyu iris al la okazejo por gvidi la savadon. Li emfazis, ke la plej grava tasko estas savi postvivantojn por maksimume redukti vundiĝon kaj morton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto