La 14-an de aprilo, John Holmes, vic-ĝeneral-sekretario de UN pri humanismaj aferoj, diris, ke li profunde kondolencas Ĉinion pro la granda nombro de mortintoj kaj vundiĝintoj en la tertremo en Qinghai kaj admiras la ĉinan registaron pro ĝia altefika savado.
Tiutage li telefone interparolis kun Li Baodong, konstanta delegito sendita de Ĉinio al UN. Li diris, ke li kredas, ke sub la forta gvidado de la ĉina registaro la ĉina popolo certe sukcesigos la savadon kaj posttertreman rekonstruadon; la organizo de UN pri humanisma helpo estas preta liveri necesan helpon laŭ postulo de la ĉina registaro.