Vizitu Forumon

Necesas pli forta serĉ-savado kaj transportado de vunditoj en la tertrema katastrofejo

(GMT+08:00) 2010-04-15 16:15:50

La 15-an de aprilo, Hu Liangyu, ĉina vicĉefministro kaj ĉefkomandanto de la Ĝenerala Komandejo de Laboro kontraŭ Tertremo kaj Katastrofoj sub la Ŝtata Konsilantaro, faras esploradon kaj gvidas savadon kontraŭ la tertrema katastrofo en la antikva urbeto Dijie, plej grave trafita de la tertremo, kie estas ĉefurbo de Yushu-a Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Qinghai. Li substrekis, ke hodiaŭ kaj morgaŭ estas ŝlosila tempo por serĉ-savi homojn enfermitajn kaj transporti vunditojn. Savtaĉmentoj devas plenforte savi vivojn kaj per diversaj rimedoj intensigi transporton de vunditoj, kaj cetere oni devas bone aranĝi vivofartojn por la trafitaj popolanoj el diversaj naciecoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto