Vizitu Forumon

Oni plenforte serĉas vivantojn en la tertremo

(GMT+08:00) 2010-04-17 16:39:22

Laŭ raporto de Xinhua-Novaĵ-Agentejo, la savada laboro en lokoj trafitaj de la tertremo jam eniras en la 4-a tago, Kvankam jam pasis 72 horoj, kiuj estas nomataj kiel "ora tempo por fari savadon", tamen la unua tasko de savistoj ankoraŭ estas savi homojn.

Ĝis kiam nia raportisto publikigis tiun ĉi raporton, Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj trupoj de armita polico jam sendis 12 000 soldatojn kaj policanojn al la trafitaj lokoj por fari savadon, savis 1 253 premitajn homojn, kuracis 3 831 vunditojn.

Fajrobrigado sume sendis pli ol 1 000 soldatojn en 20 grupoj por fari savadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto