Vizitu Forumon

Konstanta Komitato okazigis kunvenon pri laboroj kontraŭ tertremo

(GMT+08:00) 2010-04-18 10:37:56

Posttagmeze de la 17-a de aprilo, la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por ĉiuflanke aranĝi laborojn kontraŭ la tertremo en Yushu, Qinghai. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Partio, prezidis la kunvenon.

La kunveno emfazis, ke oni devas plenforte serĉi kaj savi popolanojn el faligitaj konstruaĵoj kaj sukuri la vunditojn per maksimuma peno; krome oni devas konvene loĝigi la suferintojn laŭ ĉiu ebla rimedo, plifortigi la transportadon de meterialoj necesaj al lokaj popolanoj, kaj efektive garantii la provizadon de kuracaj materialoj kaj la vivtenon de popolanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto