Vizitu Forumon

Taiwan-a Ruĝa Kruco sendis kuractaĉmenton al Qinghai

(GMT+08:00) 2010-04-18 14:13:08

La 18-an de aprilo la taiwan-a Ruĝa Kruco sendis kuractaĉmenton konsistantan el 20 membroj al Qinghai por helpi suferintojn de la gubernio Yushu, trafita de tertremo.

Matene je la 9-a 15 taĉmentanoj ekveturis de la flughaveno Taoyuan de Taibei per la flugo CI 641. Atinginte Pekinon tra Hongkong ili prenos la flugon al Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai. Aviadile transportataj estas ankaŭ 1 000 kilogramoj da medikamentoj kaj helpmaterialoj. La ceteraj 5 taĉmentanoj kun alia kvanto de materialoj ekveturis respektive de Ŝanhajo kaj Sichuan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto