La 18-an de aprilo en Pekino, Zou Ming, oficisto el la ĉina Ministro pri Civilaj Aferoj, diris, ke mono kaj materialoj oferitaj al suferintoj de la tertremo en Yushu estos strikte administrataj kaj konvene uzataj
Li emfazis en gazetara konferenco, ke la Ministerio pri Civilaj Aferoj striktigos la administron pri la helpmaterialoj kaj monoferoj; kontrevizora, financa kaj civilafera administracioj kunagos por garantii, ke la distribuo kaj uzo de la helpmaterialoj kaj monoferoj estu sub strikta kontrolo.
Ĝis posttagmezo de la 17-a de aprilo diversaj lokoj de la tuta lando oferis entute 225 milionojn da juanoj por la savado. La ĉina registaro ne mobilizas tutlandan monoferadon, tamen diversaj lokoj mem kondukas la oferadon.