Vizitu Forumon

Internacia socio esprimas simpation al Ĉinio pro tertremo en Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-18 15:35:53

En la 16-a kaj 17-a de aprilo gvidantoj de iuj landoj kaj respondeculoj de internaciaj kaj regionoj organizoj sendis mesaĝojn al Hu Jintao, ĉina ŝtata prezidanto, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, esprimante kondolencon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo pro la tertremo en Yushu, Qinghai.

Afgana prezidento Hamid Karzai kaj afgana vicprezidento Mohammad Karim Khalili diris, ke ili estas profunde afliktitaj pro la grava perdo kaŭzita de la tertremo, esprimas plej profundan simpation kaj kondolencon al la ĉina popolo, precipe al familianoj de la viktimoj, kaj deziras al la vunditoj rapidan resaniĝon.

Simpation kaj kondolencon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo esprimis ankaŭ gvidantoj de Brunejo, Irano, Sirio, Orienta Timoro, Hindio, Egiptio, Bocvano, Eritreo, Uzbekstano, Danlando, Panamio, Antigvo-Barbudo kaj la kirgizstana provizora registaro. Ili laŭdas la ĉinan registaron pro ĝia batalo kontraŭ la tertremo, kaj kredas, ke la ĉina popolo atingos definitivan venkon de la batalo kontraŭ la katastrofo.

Ankaŭ Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la Inter-Parlamenta Unio, Monda Banko kaj aliaj internaciaj organizoj esprimis kondolencon al tertreme trafitaj popolanoj de Yushu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto