Vizitu Forumon

Ĉina registaro bonvenigas kaj dankas helpon de eksteraj landoj al Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-19 09:40:19

La 18-an de aprilo, Jiang Yu, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis, ke la ĉina registaro bonvenigas kaj dankas helpon de eksteraj landoj al la katastrofejo de Yushu.

Laŭ raporto de la Novaĵagentejo Xinhua, respondante demandon de raportisto, Jiang Yu diris, ke post kiam okazis tertremo en Yushu de la provinco Qinghai, la internacia socio alte atentas pri la ĉina kontraŭtertrema kaj savada laboro kaj sinsekve esprimas sian konsolon al Ĉinio; iuj landoj kaj organizoj esprimis deziron helpi Ĉinion, tio plene montras amikecon de la internacia socio al la ĉina popolo. Pri tio la ĉina registaro esprimas bonvenigon kaj elkoran dankon kaj jam publikigis kontan informon por mon-kontribuado. Nun la ĉina registaro plenforte ĵetas sin sur la laboron kontraŭ la katastrofo, kaj savistoj kaj materialoj senĉese atingis la katastrofejon. Ni kredas, ke en la komuna penado de la ĉina popolo kaj la subtenado de la internacia socio, la katastrofeja popolo certe venkos la kataklismon kaj rekonstruos belan hejmlokon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto