Vizitu Forumon

Hu Jintao gvidis kontraŭtertremajn kaj savajn laborojn en Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-19 09:57:31

La 18-an de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao veturis al Yushu, trafita de tertremo, por saluti lokajn oficistojn kaj popolanojn kaj gvidi la batalon kaj savadon kontraŭ la katastrofo.

Antaŭtagmeze de tiu tago, Hu Jintao atingis Yushu, poste li spektis la katastrofan staton en urbeto Jiegu, kiu serioze suferis tertremon, konsolis lokanojn kaj savistojn. Poste, Hu Jintao venis al yushu-a sportejo, vizitis vunditojn kaj faris aranĝon al savado.

Hu Jintao gvidis laboron en aviadilo

Hu Jintao emfazis, ke nun la unua tasko ankoraŭ estas savado de homoj, samtempe oni devas forte kuraci vunditojn, bone aranĝi vivon de popolanoj en katastrofejo, rapidigi konstruadon de bazaj instalaĵoj, krei kondiĉojn por konstraŭkatastrofa laboro, savado kaj estonta postkatastrofa rekonstruado, kaj kiel eble plej frue krei kondiĉojn por ke infanoj rekomencu lernadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto