Vizitu Forumon

Iuj landoj kaj internaciaj organizoj alte taksis kontraŭtertreman savadon kaj liveris monhelpon al la katastrofejo

(GMT+08:00) 2010-04-19 10:29:57

En la lastaj tagoj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj esprismis funebron al la viktimoj en la tertremo de Yushu de la provinco Qinghai kaj liveron de monhelpo al la katastrofejo. Samtempe ili donis altan takson al la ĉina registaro pro ties rapida kaj efika organizado en la kontraŭtertrema kaj savada laborado.

La 17-an de aprilo pakistana ĉefministro Syed Yousaf Raza Gillani telefonis al ĉina ambasadoro Luo Zhaohui en Pakistano. Li donis pozitivan takson al la ĉina registaro pro ties rapida kaj efika organizado en la kontraŭtertrema kaj savada laborado, kaj li asertis, ke Pakistano iam ajn liveros helpon al Ĉinio.

Lastatempe niĝeriaj oficistoj sendis konsolan mesaĝon al ĉina ĝenerala konsulo Guo Kunzhi de la ĝenerala konsulejo en Lagoso. En la mesaĝo ili esprimas profundan funebron al la viktimoj en la tertremo de Yushu de la provinco Qinghai kaj alte laŭdas ĉinajn gvidantojn, kiuj metas vivon kaj interesojn de la popolo sur la unuan lokon kaj tuje atingis la katastrofon por gvidi la laboron kontraŭ la katastrofo.

La 16-an de aprilo la franca eksterafera ministerio anoncis, ke la prikriza administra centro de la ministerio ĉiam atentas la staton de la katastrofo kaj jam liveris al Yushu 150 000 usonajn dolarojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto