Vizitu Forumon

4,5 milionoj da hongkong-aj dolaroj al suferintoj de tertremo en Qinghai

(GMT+08:00) 2010-04-19 16:02:00

La 19-an de aprilo la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono anoncis, ke ĝi asignos el koncerna fonduso 4,5 milionojn da hongkong-aj dolaroj por helpi suferintojn de la tertremo en Qinghai.

Proparolanto de la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono esprimis la esperon, ke la monasigno fariĝos efektiva helpo al la suferintoj. Li ankaŭ postulis, ke plenuminte la helpan planon koncerna institucio prezentu al la hongkong-a registaro kontrolitajn kontojn, por ke la monasigno estu uzata por difinita celo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto