Vizitu Forumon

Internacia socio alte taksis kontratertreman laboron en Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-20 14:43:26

La 14-an de aprilo, okazis granda tertremo de 7,1 gradoj en Yushu de Qinghai-provinco. Post tio la internacia socio respektive alte laŭdis kaj pozitive taksis la kontratertreman laboron gvidatan de la ĉina registaro. Ili ankaŭ deziris al la suferantoj plifrue pasigi la malfacilon kaj rekonstrui la hejmĝardenon.

Reprezentante la kamboĝan popolon, kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni esprimis funebron al la viktimoj en la tertremo kaj donis sinceran konsolon al familianoj de la viktimoj kaj la suferantoj. Li esprimis altan takson pri ĉeloka gvidado de ĉinaj prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao kaj la kontraŭtertrema laboro fare de Ĉinio.

Nov-zelanda ministro pri eksteraj aferoj Murray Mccully publikigis deklaron dirante, ke Ĉinio havas bonan urĝan sistemon kontraŭ katastrofoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto