Vizitu Forumon

Panchen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a okazigis budhisman ritaron por viktimoj

(GMT+08:00) 2010-04-20 18:03:08

La 20-an de aprilo en la templo Xihuang de Pekino, Panchen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a, vicprezidanto de la Ĉina Budhisma Asocio, kaj Blobzang Vjigmed Thubbstan Chosdyi Nyima la 6-a, vicprezidanto de la Ĉina Budhisma Asocio, kune prezidis budhisman ritaron por elsavi la animojn de la mortintoj en la tertremo de Yushu kaj preĝi, ke la suferantoj en la katastrofejo pli frue sin liberigu de mizero, kaj ke la mondo estu en paco kaj la homaro estu en trankvilo.

Je ĉirkaŭ 9-a horo tiutage Panchen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a atingis la templon Xihuang, akompanate de Blobzang Vjigmed Thubbstan Chosdyi Nyima la 6-a. Panchen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a tie komencis la voĉlegon de sutroj kaj poste budhisman ritaron.

En Yushu-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Qinghai 90% de la loĝantaro estas tibetanoj, kiuj kredas je la tibeta lamaismo. Tiutaga ritaro daŭris pli ol unu horon.

Informite pri la tertremo en Yushu, Panchen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a ĉiam zorgas pri Yushu. Antaŭ nelonge li sendis saluton al diversnaciecaj samlandanoj en la provinco kaj oferis 100 000 juanojn por suferantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto