Vizitu Forumon

Fremdlandaj amaskomunikiloj pozitive taksis kontraŭtertreman laboron de ĉina armeo en Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-21 09:53:34

Post granda tertremo en Yushu de Qinghai-provinco, la tuta armeo kaj la armita polico persiste praktikis la postulon de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj plej frue iris al katastrofejo por fari kontraŭtertreman laboron. De la lastaj tagoj, fremdlandaj amaskomunikiloj pozitive taksis la kontraŭtertreman laboron de la ĉina armeo.

La fremdlandaj amaskomunikiloj opiniis, ke la ĉina armeo havas altan trejnan kvaliton kaj rapide agis post la tertremo. En la 14-a, franca novaĵ-agentejo raportis, ke post la tertremo en Qinghai-provinco la ĉina registaro ĝustatempe sendis savadan grupon, inkluzive de 700 oficiroj kaj soldatoj, al la katastrofejo.

La retejo de singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis en la 14-a, ke post la tertremo la ĝenerala grupo de armita forto en Qinghai sendis pli ol 3 700 oficirojn kaj soldatojn laŭ 2 vojoj al katastrofejo por fari savadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto