Vizitu Forumon

Ĉinaj organizoj en ekstero faris funebran aktivadon por viktimoj en tertremo

(GMT+08:00) 2010-04-21 10:12:06

La 21-an de aprilo, por esprimi profundan funebradon al viktimoj en la granda tertremo en Yushu de Qinghai-provinco ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis okazigi tutlandan funebradon tiutage. Ĉinaj ambasadorejoj en ekstero, eksteraj organizoj, ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj respektive faris funebran aktivadon. De la lastaj tagoj, fremdlandaj amaskomunikiloj pozitive taksis la kontraŭtertreman laboron de la ĉina armeo.

Frumatene de la 21-a laŭ la pekina tempo, gvidate de ambasadoro Li Hui ĉiuj oficistoj en ĉina ambasadorejo en Rusio okazigis ceremonion por funebri al viktimoj en granda tertremo en Yushu. Oficistoj de la ambadasorejo, ĉinkapitalaj organizoj en Rusio, ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj ĉinaj studentoj en Rusio respektive monkontribuis al la suferantoj.

De la lastaj tagoj, fremdlandaj amaskomunikiloj pozitive taksis la kontraŭtertreman laboron de la ĉina armeo kaj opiniis, ke la ĉina armeo havas altan trejnan kvaliton kaj rapide agis post la tertremo.

En la 14-a, franca novaĵ-agentejo raportis, ke post la tertremo en Qinghai-provinco la ĉina registaro ĝustatempe sendis savadan grupon, inkluzive de 700 oficiroj kaj soldatoj, al la katastrofejo. La retejo de singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis en la 14-a, ke post la tertremo la ĝenerala grupo de armita forto en Qinghai sendis pli ol 3 700 oficirojn kaj soldatojn laŭ 2 vojoj al katastrofejo por fari savadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto