Vizitu Forumon

Ĉinio okazigas tutlandan funebradon por viktimoj en tertremo de Yushu de Qinghai-provinco

(GMT+08:00) 2010-04-21 11:24:53

Por esprimi profundan funebron de la tutlanda diversnacieca popolo al viktimoj en tertremo de Yushu de Qinghai-provinco, laŭ decido de la ĉina registaro, la 21-an de aprilo okazis tutlanda funebrado, duonhisiĝis la nacia flago en la tuta lando kaj ĉinaj ambasadorejoj en la mondo kaj haltos publikaj amuzaj aktivadoj. Tio estas la dua fojo, ke Ĉinio okazigis tutlandan funebradon por trafikaj popolanoj en natura katastrofo post la fortega tertremo en 2008.

Matene de la 21-a de aprilo, duonhisiĝis la nacia flago sur Tian'anmen Placo en Pekino, funebre al viktimoj en tertremo de Yushu de Qinghai-provinco.

Je la 10-a horo de la 21-a en Pekino, Hu Jintao, Jiang Zemin, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj kune kun tutlandaj diversnaciecaj popolanoj silente funebris je 3 minutojn por viktimoj en en tertremo de Yushu de Qinghai-provinco.

En la gubernio Jiegu de Yushu, miloj da diversnaciecaj kaj diversrondaj popolanoj koncentriĝis sur placo por funebri samlandanojn trafitajn en la tertremo.

La Ŝanhaja Monda Ekspozicio nuligis ĉiujn prezentajn aktivadojn dum la provfunkcio. La pavilono Qinghai aparte okazigis funebran aktivadon.

Ĉiuj registaraj institucioj de specialaj administraj regionoj de Hongkong kaj Aomen duonhisis la nacian flagon.

Ĉinaj ambasadorejoj en ekstero, eksteraj organizoj, ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj respektive faris funebran aktivadon.

Ekde la nula horo de la 21-a, ĉiuj kanaloj de la centra televidstacio de Ĉinio komencis 24-horan specialan raporton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto