Vizitu Forumon

Qinghai rekonstruos pli belan kaj novan Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-21 16:15:58
La 21-an de aprilo, s-ro Qiang Wei, sekretario de la kompartia komitato de la provinco Qinghai, kaj s-ro Luo Huining, estro de la provinco Qinghai, ambaŭ esprimis, ke la popolo de Qinghai certe rekonstruos pli belan kaj novan Yushu.

La tertremo de 7,1 gradoj okazinta la 14-an de aprilo en la gubernio Yushu de la ĉina provinco Qinghai jam kaŭzis la morton de 2 064 homoj kaj la vundiĝon de pli ol dek mil. Por esprimi la profundan malĝojon de la ĉina tutlanda popolo el diversaj naciecoj al la mortintaj samlandanoj en la tertremo, la 21-an de aprilo Ĉinio okazigis la landan funebran ceremonion. En la urbeto Jiegu, kiun plej severe damaĝis la tertremo, miloj da homoj kolektiĝis kune por funebri la viktimojn.

En la funebra ceremonio, s-ro Qiang Wei esprimis la koran dankon al la tutlandaj popolanoj pro ilia plenforta savado. S-ro Luo Huining diris, ke la grandsuma monkontribuo de en- kaj ekster-landaj samlandanoj kaj internaciaj amikoj atestis la grandan humanisman amon, tio estas neforgesebla por Qinghai-anoj. Li diris ankaŭ, ke la 20-an de aprilo, startis la rekonstrua laboro de Yushu, kaj Qinghai certe faros Yushu pli bela ol antaŭe.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto