Vizitu Forumon

Grandioza benefico por monkontribuo al Yushu kolektis 2,175 miliardojn da juanoj

(GMT+08:00) 2010-04-21 17:30:25

Vespere de la 20-a de aprilo en Pekino, okazis la grandioza benefico por monkontribuo al Yushu plagita de la tertremo, kaj la ĉina Centra Televidstacio faris la lokalan rektan dissendon. La benefico daŭris 3 horojn kaj kolektis 2,175 miliardojn da juanoj.

La beneficon organizis la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido, la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj kaj aliaj institucioj. La benefico konsistas el literatur-arta prezentado kaj monkontribua aktivado, kaj montris la fortan subtenon kaj intiman konsolon de la tutlanda popolo al la tertreme plagitaj popolanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto