La 22-an de aprilo en Yushu, vicestro de la eduka departemento de la ĉina provinco Qinghai s-ro Caiyang Tay diris, ke nun rekomenciĝis la funkciado de la lernejoj en la tertreme plagitaj lokoj de Yushu.
Li konigis, ke la 17-an de aprilo, la orfa lernejo en la tertreme plagitaj lokoj de Yushu jam rekomencis la lecionadon. La 18-an de aprilo, ankaŭ la 1-a Naciminoritata Liceo de la gubernio Yushu rekomencis la lecionadon. Laŭ aranĝo de la provinca eduka departemento, antaŭ la 30-a de aprilo, ĉiuj lernejoj en la subprovinco Yushu refunkcios.