Laŭ informo el la kontraŭkatastrofa kaj porsava komandejo de la ĉina provinco Qinghai en la 22-a de aprilo, nun en la tertreme plagitaj lokoj de Yushu, la distribuado de sav-materialoj iras en ordo.
Post kiam la sav-materialoj atingis la urbeton Jiegu, la administracio de civilaj aferoj faras registradon, poste distribuas al loĝantoj laŭvice kaj orde. Koncernaj respondeculoj faras la lokalan gvidadon, 1 500 armeanoj kaj policanoj sin okupas je ŝarĝo kaj malŝarĝo de la sav-materialoj. Tio fundamente garantias la malferman, egalecan kaj justan distribuadon de la sav-materialoj.