La 22-an de aprilo en Pekino, Pang Chenmin, oficisto el la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, diris, ke efektivigante laborojn kontraŭ la tertremo en Yushu, oni plene konsideras karakterojn de naciminoritataj regionoj.
Li diris, ke estas 4 principoj, kiuj gvidas laborojn kontraŭ la tertremo: unue, respekti kutimojn de naciminoritatoj kaj kuraĝigi al la suferintoj sin apogi sur propraj fortoj; due, fari sciencan projektadon pri loĝigo de la suferintoj; trie, rapide revenigi la suferintojn al la normala stato; kaj kvare, efektive protekti la ordon kaj sekurecon.