Vizitu Forumon

Ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj funebris al viktimoj en tertremo en Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-23 10:53:47

La tertremo okazinta en Yushu de Qinghai-provinco kaŭzis zorgadon de multaj ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj. De la lastaj tagoj, ili diversmaniere funebris al la viktimoj en la tertremo kaj samtempe monkontribuis al la katastrofejo. Ili esperas plirapide doni la monon al la suferantoj. Tiu agado prezentas profundan emocion de la ĉina popolo.

La 21-a de aprilo estis la 7-a tago post la tertremo. Plej granda organizo de ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj en Peruo duonhisis flagon por funebri al la viktimoj.

Vespere de la 21-a, filia asocio en Abu Dhabi de Koalicia Asocio de Ĉinaj Elmigrintoj kaj Ĉindevenuloj en Federacio de Arabaj Emirlandoj funebris al la viktimoj en la tertremo en Yushu kaj okazigis monkolektan ceremonion. Daŭros la monkolekta aktivado en la venontaj tagoj.

La 22-an, pere de ĝenerala ambasadorejo de Ĉinio en Aŭklando Ĉina Pace Unuiga Asocio en Nov-Zelando monkontribuis 130 mil novzelandajn dolarojn al la katastrofejo en Yushu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto