Vizitu Forumon

En Yushu disvolviĝas laboro pri animala preventado

(GMT+08:00) 2010-04-23 14:51:18

La 23-an de aprilo en Pekino, Li Jinxiang, direktoro de la Veterinara Buroo sub la ĉina Agrikultura Ministerio, esprimis, ke jam amplekse disvolviĝas la laboro pri animala preventado en la katastrofejo de Yushu; la antaŭa laboro koncentriĝas ĉefe en tiaj aferoj: desinfekti koncernajn lokojn, kolekti mortintajn bestojn kaj fari sennocigan traktadon, kaj la posta, en tio: plifortigi monitoradon al epizootio kaj superrigardon al kvarantenado.

Tiutage en gazetara konferenco okazigita de la Novaĵa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, Li Jinxiang diris, ke ĝis la 22-a de aprilo, la Agrikultura Ministerio transportis 20 000 preventajn ekipaĵojn al la katastrofejo; jam finiĝis sennocigi mortintajn brutojn en la urbeto Jiegu, tre grave detruita, kaj nun disvolviĝas desinfektado kaj sennociga traktado en aliaj lokoj trafitaj de la tertremo. La Ministerio organizis plurajn ekspertojn pri veterinara medicino, geografio, klimato kaj tiel plu fari unuapaŝan takson pri epizootio en la katastrofejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto