Vizitu Forumon

Ĉina Filantropia Federacio ricevis 566 milionojn da juanoj por savado en Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-24 16:00:59

De post la tertremo en Yushu de Qinghai-provinco ĝis la 15-a horo en la 23-a de aprilo, la Ĉina Filantropia Federacio ricevis de sociaj rondoj sume 566 milionojn da juanoj, kiuj jam transdonis perbanke al la savado en la tertrema katastrofo de Yushu.

Laŭ raporto de la Novaĵagentejo Xinhua en la 24-a ĉi-monate, por ke la informo estu malkaŝa kaj travidebla, kaj por ke la mono uziĝu sub la superrigardo de la socio, jam je la 17-a horo en la 23-a ĉi-monate la Ĉina Filantropia Federacio publikigis la nomliston de monkontribuintoj.

Ĝis la 17-a horo en la 23-a de aprilo, en la tertremo de Yushu mortis 2192 homoj, perdiĝis 78.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto