Vizitu Forumon

Ĉefa krizo de monda ekonomio venas el evoluintaj landoj

(GMT+08:00) 2010-04-25 16:02:40

La 24-an de aprilo, Zhou Xiaochuan, estro de la ĉina Centra Banko --- Ĉina Popola Banko, montris, ke ĉefa krizo de monda ekonomio venas el evoluintaj landoj.

Tion esprimis Zhou Xiaochuan en la 21-a ministronivela kunveno de la Komitato pri Internacia Kapitalo kaj Financo sub la Internacia Mona Fonduso, laŭ novaĵa komuniko publikigita de la ĉina Centra Banko en la 25-a de aprilo. Zhou Xiaochuan opiniis, ke nun aperis revigliĝa tendenco en la monda ekonomio, sed la revigliĝo fortas en nove leviĝintaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, dum relative malfortas en evoluintaj landoj. La krizo de suvereneca ŝuldo nun minacas la stabilecon de la monda financo kaj la revigliĝon de ekonomio; la mon-enfluigo de evoluintaj landoj en financan merkaton pliigis la ne-stabilecon de cirkulado de internacia kapitalo kaj malfaciligis la administradon pri cirkulado de kapitalo de mallonga periodo en ekonomiblokoj de nove leviĝintaj merkatoj. Kaj ankaŭ la leviĝon de komerca kaj financa protektismo oni ne neglektu.

Zhou Xiaochuan reasertis, ke Ĉinio praktikos plu pozitivan financan politikon kaj moderan lozan monpolitikon, pligrandigos konsumadon, atentos iradon de prezo, kaj administros antaŭkalkulon de inflacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto