Vizitu Forumon

Estas grave malalte taksita la kvoto de novtipaj merkatoj kaj evoluantaj landoj en IMF

(GMT+08:00) 2010-04-25 16:03:29

La 24-an de aprilo, Zhou Xiaochuan, estro de la ĉina Centra Banko --- Ĉina Popola Banko, montris, ke nun estas grave malalte taksita la kvoto de novtipaj merkatoj kaj evoluantaj landoj en la Internacia Mona Fonduso, kaj ne sufiĉas la reprezenteco de la merkatoj kaj landoj en IMF, tio grave influas la leĝecon kaj efikecon de IMF kaj tion oni devas ĝustigi.

Tion esprimis Zhou Xiaochuan en la 21-a ministronivela kunveno de la Komitato pri Internacia Kapitalo kaj Financo sub la Internacia Mona Fonduso, laŭ novaĵa komuniko publikigita de la ĉina Centra Banko en la 25-a de aprilo.

Zhou Xiaochuan opiniis, ke ĉefa krizo de monda ekonomio venas el evoluintaj landoj, kaj la krizo de suvereneca ŝuldo nun minacas la stabilecon de la monda financo kaj la revigliĝon de ekonomio; la mon-enfluigo de evoluintaj landoj en financan merkaton pliigis la ne-stabilecon de cirkulado de internacia kapitalo kaj malfaciligis la administradon pri cirkulado de kapitalo de mallonga periodo en ekonomiblokoj de nove leviĝintaj merkatoj. Kaj ankaŭ la leviĝon de komerca kaj financa protektismo oni ne neglektu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto