Vizitu Forumon

Wen Jiabao refoje iris al Yushu trafita de tertremo

(GMT+08:00) 2010-05-02 18:38:25

Posttagmeze de la 1-a de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj ĉina vicĉefministro Hui liangyu refoje iris al Yushu, trafita de tertremo, por gvidi la laboron kontraŭ tertremo kaj la rekonstruadon. Wen Jiabao vizitis vuntitojn kaj membrojn de kuractaĉmento kaj inspektis la rekonstruadon.

Tiutage Wen Jiabao unue atingis la aerodromon Batang de Yushu, kaj je la 15-a horo li iris al armea kamp-hospitalo en la urbeto Jiegu. Li vizitis kuracatajn malsanulojn kaj salutis oficirojn kaj soldatojn kiuj okupiĝis pri kuracado. En tendo li vizitis kuracatajn vuntitojn kaj interparolis kun tibetaj malsanuloj.

Antaŭ la foriro Wen Jiabao faris parolon al oficiroj kaj soldatoj de la armea hospitalo. Li diris: "En la tuta lando estas nur 4 moveblaj kamphospitaloj, sed por savi vuntitojn de la tertremo ni sendis du el ili. Vi laboras tage kaj nokte. Via laboremo montras la heroecon de revoluciaj armeanoj kaj ankaŭ la humanisman spiriston de medicinistoj. Multaj suferintoj de la tertremo jam resaniĝis pro via klopodo. Mi dankas vin kaj salutas ĉiujn kamaradojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto