La 2-an de majo en Taŝkento, la ĉefurbo de Uzbekstano, ĉina financa ministro Xie Xuren, esprimis, ke la orient-azia financa kunlaboro gajnis pozitivan progreson el starigo de la regiona plurflanka financhelpa mekanismo kaj disvolvo de la azia obligaci-merkato.
Tiutage okazis la kunveno de financaj ministroj de membroj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, kaj post la kunveno Xie Xuren diris, ke Multlateriga Iniciato de Chiang Mai ekvalidiĝis en la fino de marto, kaj en ĉi-foja kunveno diversaj flankoj venis en akordon pri ĉiuj gravaj elementoj necesaj al la regiona ekonomi-monitora institucio, kiu respondecos pri funkciado de ekonomio kaj financo de membrolandoj kaj liveros politikajn proponojn al decidfaro de la regiona fremdvaluta rezervejo