Vizitu Forumon

Hu Jintao emfazis antaŭenpuŝi transsaltan disvolviĝon de Xinjiang

(GMT+08:00) 2010-05-21 10:26:51

Lastatempe, Hu Jintao, ĝenerala sekretaio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis, ke rapidigi konstruadon de prospera, bonhava, harmonia kaj stabila socialisma Xinjiang, estas komuna volo de la partio kaj la tutlanda popolo diversnacieca. Nepre necesas en laborado ĉiam krei novan situacion por antaŭenpaŝi transsaltan disvolviĝon de Xinjiang kaj konservi en ĝi longedaŭran politikan stabilecon.

La labora kunsido pri Xinjiang, okazigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro, okazis de la 17-a ĝis la 19-a de majo en Pekino. En la kunsido Hu Jintao montris, ke pro multaj kaŭzoj, kiaj de historio, naturo kaj socio, ankoraŭ ekzistas granda distanco inter la disvolviĝo de Xinjiang kaj tiu de orienta Ĉinio, kaj krome en Xinjiang ankoraŭ estas frakciistoj. Tio decidigas, ke por bone fari laboron pri Xinjiang, nepre necesas antaŭenpuŝi transsaltan disvolviĝon kaj konservi longedaŭran politkan stabilecon en Xinjiang.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto