Vizitu Forumon

Laborkunsido pri Xinjiang alportis grandan disvolvan ŝancon

(GMT+08:00) 2010-05-21 10:42:47

De la 17-a ĝis la 19-a de majo, en Pekino, Centra Komitato de ĉina Komunista Partio kaj Ŝtata Konsilantaro okazigis laborkunsidon pri Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Xu Jianying, vicstudisto de Studa Centro pri Landlimaj Geografio kaj Historio de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, esprimis intervjuate, ke ĉi-foja kunveno alportis grandan disvolvan ŝancon al Xinjiang.

Xu Jianying diris, ke estas tre bone, ke la laborkunsido prenas garantion kaj bonigon de la popola vivo kiel ĉefan taskon. En la mallonga tempo, oni devas unue solvi la vivproblemon de la diversnaciecaj popolanoj, precipe de la popolanoj en suda Xinjiang.

Li esprimis ankaŭ, ke Xinjiang estas grava loko en okcidenta Ĉinio por akceli ekonomian kreskadon. La rimedo pri reformado de imposta sistemo elstarigas la rolon de Xinjiang en tutlanda ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto