Vizitu Forumon

Usona Senato aprobis projekton pri reformado de financa kontrolado kaj administrado

(GMT+08:00) 2010-05-21 11:06:33

La 20-an de majo, la usona Senato aprobis projekton pri reformado de financa kontrolado kaj administrado per balotado de 59 jesoj kaj 39 neoj. La rezulto signifas, ke reformado de la usona financa sistemo ekigis ŝlosilan paŝon.

Laŭ la projekto, troa spekulacio de financa organizo estos efike bremsata. Krome, Usono starigos novan financan departementon por protekti konsumantojn. La reformado celas eviti refojan eksplodon de financa krizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto