Vizitu Forumon

Pola Pavilono invitas vin danci kun Ŝopeno

(GMT+08:00) 2010-05-21 17:18:06

Posttagmeze de la 21-a de majo en la gazetara centro de la Monda Ekspozicio okazis gazetara konferenco pri malferma tago de la Pola Pavilono, kiu estas la 22-a ĉimonate. Ĝenerala delegito de la Pola Pavilono Slawomir Majman konigis koncernajn informojn de la malferma tago. Tiutage la orkestra ensemblo "Simfonia Luventus" ludos muzikaĵon de Ŝopeno. Samtempe 100 tutmondaj artistoj partoprenos en krea dancado sekve de la muziko. La aktivado okazos ĉirkaŭ la muzikaĵoj de Ŝopeno kaj komenciĝos per la ludado kun la partopreno de infanoj sub la titolo "Stimuli Estontecon". Krome vizitantoj povos spekti tipajn polajn dancojn kaj eĉ lerni la polan dancon de monde famaj artistoj de Pollando.

Karaj amikoj, se vi volas koni plu la malferman tagon de la Pola Pavilono, bonvole atentu nian raporton el Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto