Vizitu Forumon

Ban Ki-moon alvokas, ke G20 priatentu disvolvon kaj verdan kreskon

(GMT+08:00) 2010-06-22 09:59:54

La 21-an de junio, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon leteris al gvidantoj partoprenontaj en Pinta Konferenco de 20-Landa Grupo (G 20) en Toronto. Li alvokas, ke G 20 priatentu disvolvon kaj verdan kreskon dum la diskutado pri la strategio revigligi la mondan ekonomion.

En sia letero, Ban Ki-moon diras, ke alta senlaboreco, flugleviĝa prezo de manĝaĵoj kaj komercaĵoj kaj daǔrema maljusteco jam estigis grandmezuran kreskon de malriĉuloj kaj la streĉitan socian rilaton. La nuna mondo eĉ pli multe bezonas investon ol iam ajn antaǔe por helpi la plej malriĉajn homojn.

Ban Ki-moon alvokas ankaǔ, ke diversaj landoj klopodu por antaǔenpuŝi la ekonomian revigliĝon, samtempe priatentu  stabilecon de la monda ekonomio kaj kontinuigeblecon de la medio. Li laǔdas, ke G 20 planas enmeti la disvolvan problemon en la estontan tagordon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto