Vizitu Forumon

Hu Jintao forlasis Pekinon al Kanado

(GMT+08:00) 2010-06-23 17:35:06

Posttagmeze de la 23-a de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao forlasis Pekinon al Kanado. Tio estas lia unua vizito al Kanado post kvin jaroj. Ĉifoje Hu Jintao faros ŝtatan viziton al Kanado kaj ĉeestos al la 4-a Pinta Konferenco de gvidantoj de la Grupo 20 okazonta en Torento.

Hu Jintao vizitos Kanadon invitite de ĝenerala gubernatoro Michaelle Jean kaj ĉefministro Stephen Harper. Dum la vizito koncernaj departementoj kaj entreprenoj de la du landoj subskribos kelkajn interkonsentojn pri kunlaboroj en la kampoj de ekonomio, mediprotekto, kvalito-kontrolo, kulturo, turismo kaj edukado. Krome, la du landoj espereble deklaros orientiĝon de la interrilatoj kaj disvolvan celon de la du-flanka komerco.

La 4-a pintkunveno de la Grupo 20 okazos de la 26-a ĝis la 27-a de junio en la kanada urbo Toronto. Krom gvidantoj de la Grupo 20 al la pintkunveno ĉeestos ankaŭ gvidantoj de iuj landoj kaj regionoj de Azio, Afriko kaj Eŭropo kaj respondeculoj de UN, Internacia Mona Fonduso, Monda Banko, Financa Stabiliga Konsilio kaj Internacia Labor-Organizo. Ĉinio atendas, ke en la pintkunveno diversaj flankoj atingu komunan konsenton rilate al kunordigo de makroekonomiaj politikoj, reformadoj de la kvoto de Internacia Mona Fonduso kaj la financa kontrolo, kaj opono kontraŭ komerca protektismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto