Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun kanada gubernatoro Michealle Jean

(GMT+08:00) 2010-06-25 09:00:09

Antaŭtagmeze de la 24-a de junioen Otavo laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun kanada gubernatoro Michealle Jean.

Hu Jintao diris, ke kvankam Ĉinio kaj Kanado estas malproksimaj unu de la alia, tamen amikeco de la dulandaj popolanoj longe daŭras. Disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado alportas al dulandaj popolanoj verajn interesojn kaj ankaŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero de azi-pacifika regiono kaj eĉ de la tuta mondo.

Michaelle Jean esprimis, ke Hu Jintao vizitas Kanadon okaze de la 40-jariĝo de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado. Tio havas specialan signifon. Ŝi ĝojas, ke post nelonge, ŝi venos al Ĉinio kaj partoprenos en aktivadoj de Kanada Pavilono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Ŝi ankaŭ esprimis, ke kanada flanko estas tre fiera pro granda disvolviĝo de la dulandaj rilatoj en la pasintaj 40 jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto