Vizitu Forumon

Hu Jintao interparolis kun Stephen Harper

(GMT+08:00) 2010-06-25 09:19:44

Posttagmeze de la 24-a de junio en Otavo laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao interparolis kun kanada ĉefministro Stephen Harper. Dum la interparolo, Hu Jintao montris la celon, ke ĝis la jaro 2015, oni plialtigos la duflankan komercan totalon al 60 miliardoj da usonaj dolaroj.

Dum la interparolo, Hu Jintao prezentis 5 proponojn pri disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado. Ili estas plifortigi kontakton inter dulandaj altrangaj oficistoj kaj diversaj rondoj; plivastigi praktikajn kunlaborojn; pligrandigi humanisman interŝanĝon; plifortigi kunlaborojn en internaciaj kaj regionaj aferoj; kaj respekti ŝlosilan intereson kaj grave zorgatan problemon de la kontraŭflanko.

Stephen Harper diris, ke rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio jam estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj de la mondo. Li esperas, ke la duflankaj alranguloj tenu interŝanĝon kaj pluapaŝe ekspluatu diverskampajn praktikajn kunlaborojn kaj interŝanĝojn, speciale en politiko, energio, resurso, financo, kulturo, edukado, novaĵo kaj aliaj kampoj, por antaŭenpuŝi laborojn de la dulandaj strategiaj laborgrupoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto