Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun Michael Ignatieff kaj Jean Chretien

(GMT+08:00) 2010-06-25 09:46:34

Posttagmeze de la 24-a de junio en Otavo laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Michael Ignatieff, prezidanto de kanada Liberala Partio kaj Jean Chretien, kanada eksa ĉefministro.

Intervidiĝante kun Michael Ignatieff, Hu Jintao diris, ke kanada Liberala Partio ĉiam estas amika al Ĉinio. Ĉinio ne forgesos la gravan funkcion de la Liberala Partio por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la dulandaj rilatoj, kaj esperas, ke la Liberala Partio daŭrigos zorgadon kaj subtenon al la dulandaj rilatoj.

En la nomo de la Liberala Partio, Michael Ignatieff varme bonvenigas prezidanton Hu Jintao. Li diris, ke Ĉinio estas granda lando. La Liberala Partio daŭre klopodos antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn en pluraj flankoj.

Intervidiĝante kun kanada eksa ĉefministro Jean Chretien, Hu Jintao alte laŭdas lian gravan kontribuon por akceli la dulandajn rilatojn. Jean Chretien esprimis, ke li ĝoje vidas restariĝon kaj disvolviĝon de la rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio kaj volontas fari klopodadon por antaŭenpuŝi dulandajn kunlaborojn en diversaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto